Voto
estas municipo de la orienta parto de Kantabrio, norda Hispanio. Gxi kusxas sur valo, la Valo
de Aras, tra kiu fluas du riveroj: Clarín kaj Clarión.
Gxi ne havas marbordon, sed la akvo de la Kantabra Maro
eniras en la valon tra la enfluejo de Carasa kaj de Rada. Gxi havas
areon kun 77'8 km² kaj 2290 enlogxantoj, laux la datumoj de Marto de 2000. La denseco de
logxantaro estas do malalta: karaktera de loko, kie la cxefa agado cxiam estis la bruta
bredado.
La nomo de la loko havas sian originon en la tajlado de altarsxtonoj (aras per hispana). La estintaj sxtonministoj de la Valo de
Aras
partoprenis multajn religiajn kaj civilajn konstruojn, cxefe en Kastilio-Leono (centra
hispana regiono).
La Junta de Voto estis unu el la kvin unuigxoj de
vilagxoj (juntas per hispana), el kiuj konsistis la malaperinta Merindad de
Trasmiera (antikva administra teritorio) kaj gxi estas la sola, kiu ankoraux hodiaux
ennome
konservas la vorton "junta". |